Novkultura Movado | |||||
---|---|---|---|---|---|
kultura movado literatura movado | |||||
Komenco | 1910-aj jaroj vd | ||||
Fino | 1920-aj jaroj vd | ||||
Lando(j) | Respubliko Ĉinio vd | ||||
| |||||
La Novkultura Movado (ĉine 新文化运动, Xin wenhua yundong) estis movado en Ĉinio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, kiu kritikis klasikajn ĉinajn ideojn kaj disvastigis novan ĉinan kulturon bazitan sur okcidentaj ideoj kiel demokratio kaj scienco.[1] Aperinta el seniluziigo disde la tradicia ĉina kulturo post la malsukceso de la Respubliko Ĉinio por solvi la problemojn de Ĉinio,[2] ĝi estis disvolvigita fare de fakuloj kiel Chen Duxiu, Cai Yuanpei, Ĉen Hengĵe, Li Dazhao, Lu Xun, Zhou Zuoren, He Dong, Qian Xuantong, Liu Bannong, Bing Xin, kaj Hu Shih, multaj el kiuj estis klasike edukitaj kaj estris ribelon kontraŭ Konfuceismo. La movado estis lanĉita de verkistoj de la gazeto Nova Junularo, per kiu tiuj intelektuloj proponis novan socion bazitan sur liberaj individuoj pli ol sur la tradicia konfuceisma sistemo.[3] La movado proponis jenon:
La Novkultura Movado estis la praulo de la Movado de la 4-a de majo.[4] La 4an de Majo 1919, studentoj de Pekino aliĝintaj al la movado protestis pro la transigon de la rajtoj de Germanio en la golfeto Jiaoĵu al la Japana Imperio anstataŭ al Ĉinio en la Konferenco de Parizo (fine de la Unua Mondmilito), transformante kulturan movadon en politikan movadon.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search